N-ro 398 (2014-11-28)
[TEJO-estraro informas] La 72-a IJK (2016) - en Vroclavo, Pollando
Vroclavo, en sud-okcidenta Pollando, estos la kongresurbo de la 72-a
Internacia Junulara Kongreso - decidis la Estraro de TEJO en sia reta
kunsido, la 17-an de novembro 2014. Pola Esperanto-Junularo proponis
okazigi la kongreson en 2016 en tiu urbo, ĉar en la sama jaro ĝi estos
ankaŭ la Eŭropa Kultura Ĉefurbo, apud Donostio en Hispanio. Alia
avantaĝo estas proksimeco al la kongresurbo de la 101-a UK, Nitra en
Slovakio. La lasta IJK en Pollando okazis 11 jarojn pli frue en Zakopane
(2005).